Firefox: pli da protekto, malpli da zorgo.

La protekto de via privateco estas nia ĉefĉefa zorgo. Tial la privata retumo de Firefox estas tiel multe pli pova ol tiu de la aliaj retumiloj.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox, sed vi povas provi unu el la jenaj versioj:

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Bonvolu sekvi tiujn ĉi instrukciojn por instali Firefox.

Privateco de Firefox

Retumu sen lasi spurojn

Dividi estas bona ago, sed vi devus decidi kion dividi. La privata retumo de Firefox aŭtomate forigas viajn retajn datumojn, kiel pasvortojn, kuketojn, kaj historion, el via komputilo. Do, kiam vi finas, vi lasas neniun spuron.

Kaptu tiujn kaŝitajn spurilojn

Kelkaj retejoj kaj reklamoj aldonas kaŝitajn spurilojn, kiuj kolektas vian retuman informon longe post via foriro. Nur la privata retumo de Firefox havas protekton kontraŭ spurado por bloki ilin aŭtomate.

Forskuu la pezon de la spurado

Spuriloj ne nur kolektas informon, ili ankaŭ povas malrapidigi vian retumon. Nur la privata retumo de Firefox blokas reklamojn kun kaŝitaj spuriloj, tiel ke vi povas abandoni ilin kaj libere retumi.