-
Sen surprizoj
Uzi kaj dividi informojn travideble, kaj profite por la uzanto.
-
La uzanto regas
Disvolvi produktojn kaj varbi por plej bonaj praktikoj, kiuj permesas al uzantoj regi siajn datumojn kaj retuman sperton.
-
Limigitaj datumoj
Kolekti kion ni bezonas, malidentigi kiam eblas kaj forigi tion, kio ne plu estas necesa.
-
Prudentaj agordoj
Fasonita por cerbumita ekvilibro inter sekureco kaj sperto de uzanto.
-
Profunda defendo
Prizorgo de plurtavolaj sekurecaj kontroloj kaj praktikoj, el kiuj multaj estas publike revizieblaj.
Principoj de privateco de datumoj
La jenaj kvin principoj venas el la Manifesto de Mozilla kaj informas kiel ni:
- disvolvas niajn produktojn kaj servojn
- pritraktas kolektitajn datumojn de uzanto
- elektas kaj interagas kun nia asociitoj
- formas nian publikan politikon kaj varbadon