Elŝuti Firefox

Firefox is no longer supported on Windows 8.1 and below.

Please download Firefox ESR (Extended Support Release) to use Firefox.

Firefox is no longer supported on macOS 10.14 and below.

Please download Firefox ESR (Extended Support Release) to use Firefox.

Atentigo pri privateco de Firefox

La manifesto de Mozilla

Enkonduko

Interreto iĝas pli kaj pli grava parto de niaj vivoj.

La projekto Mozilla estas tutmonda komunumo de personoj kiuj kredas ke malfermiteco, novkreado kaj oportuno estas fundamentaj por daŭra bonfarto de Interreto. Ni laboris kune ekde 1998 por certigi ke la reto disvolviĝas tiel, ke ĉiu povas profiti de ĝi. Ni estas plej konataj pro tio ke ni kreis la retumilon Mozilla Firefox.

La projekto Mozilla kalkulas je komunumo por krei altkvalitan malfermitkodan programaron kaj por disvolvi novajn tipojn de kunlaboro. Ni kreas komunumojn de personoj, kiuj partoprenas kun la celo plibonigi la Interretan sperton por ni ĉiuj.

El tiuj streboj rezultas poluritan aron de principoj, kiujn ni opinias decidigaj por ke Interreto plu estu profitiga kaj publike kaj komerce. Ni listigas tiun principojn malsupre.

La celoj por la Manifesto estas:

  1. difini Interreton idealan kiun, laŭ la volo de la anoj de Mozilla, Mozilla Fondaĵo devus celi;
  2. alparoli ĉiujn, ĉu ili havas teknikajn konojn aŭ ne;
  3. fierigi la kontribuantojn de Mozilla pri tio, kion ni faras, kaj emigi nin daŭrigi; kaj
  4. provizi bazon sur kiu aliaj personoj povas daŭrigi la vojon al la ideala Interreto.

Tiuj principoj ne ekvivos tute solaj. Bezonatas personoj por igi la reton malfermita kaj partoprenita, ĉu unuope, ĉu grupe, ĉu gvide. Mozilla Fondaĵo dediĉas sin al antaŭenigo de la principoj, kiuj estas en la Manifesto de Mozilla. Ni invitas aliajn personojn aliĝi al ni kaj plibonigi la reton por ĉiu.

Principoj

  1. Interreto estas ne forigebla parto de moderna vivo, ĉefa elemento en edukado, komunikado, kunlaboro, negocoj, distro kaj en socio kiel tutaĵo.
  2. Interrto estas tutmonda publika rimedo, kiu devas ĉiam esti malfermita kaj alirebla.
  3. Interreto devas riĉigi la vivon de individuaj homoj.
  4. La sekureco kaj privateco de ĉiu estas fundamentaj en Interreto kaj devus esti ĉiam devige konsiderataj.
  5. Ĉiu devas havi la eblon kunknedi Interreton kaj difini sian propran sperton en ĝi.
  6. La efikeco de Interreto kiel publika rimedo dependas de interagaj ebloj (protokoloj, formoj de datumoj, enhavo), novkreado kaj malcentralizita tutmonda partopreno.
  7. Libera kaj malfermitkoda programaro antaŭenigas la disvolviĝon de Interreto kiel publika rimedo.
  8. Travideblaj kaj komunumpelitaj procezoj favoras partoprenon, respondecon kaj fidon.
  9. Komerca partopreno en la disvolviĝo de Interreto alportas plurajn bonaĵojn; ekvilibro inter komerca profito kaj publika bono estas gravega.
  10. Elstarigi la publikan flankon de Interreto estas grava celo, kiu meritas tempon, atenton kaj sindediĉon.

Antaŭenigo de la Manifesto de Mozilla

Estas pluraj manieroj antaŭenigi la principojn de la Manifesto de Mozilla. Ni bonvenigas larĝan grupon de agadoj kaj anticipas grandan kreemon, kiel la anoj de Mozilla jam montris en aliaj partoj de la projekto. Por personoj kiuj ne estas profunde enmetitaj en la projeko Mozilla ekizstas baza kaj tre efika maniero subteni la Manifeston: uzi Mozilla Firefox kaj aliajn produktojn, kiuj portas la principojn de la Manifesto.

Promeso de Mozilla Fondaĵo

Mozilla Fondaĵo promesas subteni la Manifeston de Mozilla en siaj agadoj. Specife ni:

  • konstrui kaj funkciigi malfermitkodajn teknologiojn kaj komunumojn, kiuj subtenas la principojn de la Manifesto;
  • konstrui kaj liveri al uzantoj bonegajn produktojn, kiuj subtenas la principojn de la Manifesto;
  • uzi propraĵojn de Mozilla (intelektajn propraĵojn kiel kopirajtoj kaj varmarkoj, sistemojn, monon kaj reputacion) por certi ke Interreto plu estos malfermita;
  • stimuli modelojn, kiuj kreas ekonomian valoron por publika utilo; kaj
  • antaŭenigi la principojn de la Manifesto de Mozilla en publikaj diskutoj kaj interne de la Interreta industrio.

Kelkaj agadoj de Mozilla Fondaĵo (nuntempe la kreado, livero kaj diskonigo de produktoj por uzantoj) estas plenumitaj ĉefe de la ida kaj plene regita Mozilla Corporation.

Invito

Mozilla Fondaĵo invitas ĉiujn, kiuj subtenas la principojn de la Manifesto de Mozilla, aliĝi al ni kaj trovi novajn manierojn realigi tiun ĉi idealan Interreton.