Teksaĵo por ĉiuj

Dum la Teksaĵo etendiĝas por atingi milojn da milionoj da novaj persono kaj por tuŝi niajn vivojn en novaj manieroj, ĝi iĝis esenca parto de nia individua kresko kaj kolektiva estonto. Kaj la Teksaĵo estas tio, kion la komunumo de Mozilla decidas proktekti kaj antaŭenigi: soklo kiu provizas ŝancon, interkonekton kaj inspiron por ĉiuj.

Ni vivas laŭ niaj principioj, ni fortigas komunumojn, instruas metiojn kaj formas mediojn, por konstrui la Interreton kiun la mondo bezonas.

En la ĉijara Mozilla Summit, 2,000 personoj, el 90 landoj kaj 114 lingvoj, kunvenis por disvolvi komunan komprenon pri kiu ni estas kaj kion ni faros kune. Malsupre estas ekzemploj de perspektivoj de kondukantoj de la projekto.

Pelita de Mozilanoj

Mozillians estas aro de pensistoj, konstruistoj, edukistoj kaj programistoj kun komuna celo: alporti malfermitecon, liberon kaj partoprenecon al la Interreto. Nia kolektiva tutmonda forto pelis Firefox OS el koncepto ĝis telefonoj en vendedoj en du jaroj, gastigis 1,600 eventojn en tri monatoj por instrui la Teksaĵon kaj faris multajn aliajn aferojn. Ni prifestas nian kunvojaĝon kaj la esperoplenan vojon antaŭ ni.

Subteneblo

Kune kun tiu ĉi jara raporto, ni liveras nian reviziitajn financajn etatojn por 2012. Mozilla daŭre estas en bona pozicio, kaj finance kaj organize, por antaŭenigi nian mision.

La plimulto de niaj enspezoj venas el la serĉo funkcioj en la retumilo Firefox, pere de grandaj asociitoj, inter ili Google, Bing, Yahoo, Yandex, Amazon kaj eBay. Tiu ĉi financa etato por 2012 inkluzivas enspezojn el reciproke profita komerca akordo kun Google, nia plej grava serĉo provizanto, kiu estis subskribita en decembro 2011 kaj daŭros almenaŭ tri jarojn.

Kreskanta parto de nia enspezo venas ankaŭ el publika subteno, kiu inkluzivas stipendiojn kaj individuajn donacantojn kiel vi. Tiuj donacoj iras rekte al gravaj projektoj kiel Webmaker, Open Badges kaj Mozilla-Knight Open News, kiuj etendas la influon de Mozilla en novaj kampoj.