Firefox por poŝaparatoj.

Bonfare rapida.

La rapideco, kiun vi bezonas, kun la privateco, kiun vi volas, en ĉiuj viaj aparatoj.

Disponebla por iOS kaj Android.

Firefox

Kompleta. Personecigebla. Fulme rapida. Retumu sen cedi ion ajn.

Firefox

Firefox Focus

Aŭtomata blokado de reklamoj kaj protekto kontraŭ spurado en facile uzebla privata retumilo.

Firefox Focus

Firefox

La kompleta versio de Firefox kun personecigaj kaj privatecaj elektebloj, pretaj por poŝaparatoj kaj tabulkomputiloj.

Firefox por poŝaparatoj

Elŝutu nun

Spegulado

iOS kaj Android

Aldoni Firefox al ĉiuj viaj aparatoj por flua retumo.

Spegulado
  1. Facila aliro al viaj legosignoj, konservitaj pasvortoj, retuma historio kaj pli.
  2. Facila sendo de langetoj permesas al vi dividi malfermitajn langetojn inter poŝaparatoj kaj komputilo.

Privateco

iOS kaj Android

Regu tion, kion vi sciigas en la reto per la plej pova reĝimo de privata retumo, kun aldonita protekto kontraŭ spurado.

Privateco
  1. Blokado de reklamoj kiuj spuras kaj sekvas vin tra la reto.
  2. Kiam vi finas, via retuma historio kaj kuketoj estos forgesitaj.

Inkluzivita protekto kontraŭ spurado kaj listoj de blokado provizitaj de Disconnect.

Etendaĵoj kaj personecigoj

Nur por Android

Iru trans la limoj de via retumilo. Ĉu per emoĝioj, ĉu per iloj por pli bone labori, personecigu vian Firefox laŭ via stilo.

Etendaĵoj kaj personecigoj
  1. Etendaĵoj Elektu inter miloj da iloj, kiel ekzemple reklamblokiloj, filmetelŝutiloj, kaj administrantoj de pasvortoj.
  2. Etosoj Igu Firefox sekvi vian animstaton. Ricevu novan aspekton el niaj kategorioj de etosoj, aŭ kreu vian propran.

Firefox Focus

Reklamoj kun spuriloj blokitaj. Aŭtomate. Cetere, tio eĉ povas rapidigi la ŝargadon de paĝoj. Ricevu la privatan retumilon kiu protektas vin.

Firefox Focus

Elŝutu nun

Aŭtomata privateco

iOS kaj Android

Retumu sen streĉo. Povaj privatecaj trajtoj estas ĉiam aktivaj, kaj via retuma historio estas viŝita post ĉiu seanco.

Spegulado
  1. Aŭtomate bloki reklamojn, kiuj havas kaŝitajn spurilojn kiu kolektas datumojn.
  2. Unu tuŝeto forigas viajn kuketojn kaj retuman historion.

Inkluzivita protekto kontraŭ spurado kaj listoj de blokado provizitaj de Disconnect.

Rapida

iOS kaj Android

Plenumu pli. Per blokado de kelkaj reklamoj kaj skriptoj, la protekto kontraŭ spurado povas rapidigi vian retumon.

Rapida
  1. Malpli da elementoj povas rezulti pli rapidan ŝargadon de paĝoj.

Ĉe via flanko

iOS kaj Android

Focus havas altkvalitan privatecon, kiuj estas libera, ĉiam ŝaltita kaj ĉiam ĉe via flanko. Ĝi estas produkto de Mozilla, pelata de misio kaj farata por vi, ne por viaj datumoj.

Malpeza