Malpli da memoruzo ol Chrome

Se via retumilo uzas tro multe da memoro, interŝanĝu ĝin per Firefox.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox, sed vi povas provi unu el la jenaj versioj:

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Please follow these instructions to install Firefox.

Privateco de Firefox

Trajtoj

  • Rapidigu vian komputilon

    Ĉiu komputila programo uzas memoron dum funkciado. Kiam la memoruzo estas tro granda, via sistemo povas malrapidegegi. Firefox celas ekvilibron: uzi sufiĉe da memoro por ke via retumilo glate funkciu, kaj lasi multe da por ke via komputilo plu estu respondema.

  • Ne plu restu kun malmulta memoro

    Chrome uzas ĝis 1.77 fojojn pli da memoro ol Firefox. Se via komputilo jam uzis multe da memoro, tio povas malrapidigi ĝin sufiĉe multe. Uzo de la lasta versio de Firefox, kiu estas plurproceza, povas liberigi memoron por viaj aliaj programoj.

  • Retumu pli rapide, private

    Retumu pli rapide per privata retumo de Firefox. Nur la privata reĝimo de Firefox inkluzivas protekton kontraŭ spurado, kiu evitas ke reklamojn kun spuriloj ŝargiĝu en paĝoj. Senreklamaj retejoj ŝargiĝas pli rapide.

Pli da privateco

Firefox ne vendas aliron al viaj personaj informoj, kiel aliaj kompanioj. Vi ĉiam decidos kiu vidas kiun informojn, per privatecaj iloj aŭ protekto kontraŭ spurado.

Firefox protektas vian privatecon, ĉi tiel

Pli da libereco

Kreita de Mozilla, Firefox gvidas la lukton por protekti viajn rajtojn en la reto kaj defendas interreton, profitebla de ĉiuj, ne nur de kelkaj.

Retumu sendepende per Firefox