Firefox: ribelanto kun kaŭzo

Firefox estas sendependa kaj ĝi estas parto de la neprofitcela organizo Mozilla, kiu batalas por protekti viajn rajtojn en la reto, certigas ke korporacioj ne translimiĝu kaj igas la reton alirebla por ĉiuj, ĉie.

Sen kondiĉoj

Firefox estas kreita de neproficela organizo. Tio signifas ke ni povas fari aferojn, kiujn la aliaj ne povas fari, kiel krei novajn produktojn kaj aldoni trajtojn sen sekretaj planoj. Via rajto je privateco estas nia ĉefa zorgo kaj tial ni liveras ilojn kiel privata retumo kun protekto kontraŭ spurado, kiuj iras preter tio, kion proponas Google Chrome aŭ Microsoft Edge.

Kion vi vidas, tion vi ricevas

Ni kredas ke la interreto estas por personoj, ne por monprofiti. Malkiel aliaj kompanioj, ni ne vendas aliron al viaj datumoj. Vi decidas kiu vidas vian serĉan kaj retuman historion. Povi elekti, pri tio temas sana interreto!

Retumilo en misio

Dum ni batalas por viaj rajtoj en la reto kaj malpermesas al korporaciojn translimiĝi, ni ankaŭ kunlaboras kun aliaj tra la tuta mondo por antaŭenigi praktikojn, kiu konservos la interreton sana. Do, kiam vi elektas Firefox, ni iel ankaŭ elektas vin.