Firefox estas nun pli rapida kaj pli malpeza

Ni rapidigis la retumilon, por ke vi povu plenumi pli.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox, sed vi povas provi unu el la jenaj versioj:

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Bonvolu sekvi tiujn ĉi instrukciojn por instali Firefox.

Privateco de Firefox

Uzu malpli da memoro

Neniu ŝatas program kiu prenas por si la tutan komputilon. Firefox estas malpeza kaj trajtoplena retumilo. Ĉar ni uzas malpli da memoro ol Chrome, viaj aliaj programoj povas plu funkcii kiel eble plej rapide.

Aliru ĉiujn langetojn senprokraste

Plenumi plurajn taskojn samtempe iper langetoj iĝis pli facila. Firefox estas nun plurproceza retumilo, kio signifas ke viaj langetoj restas aktualaj kaj ne bezonos longan tempon por reŝargiĝi. La atenda tempo reduktiĝis je 86% kaj vi povas iri de unu langeto al la alia pli rapide, eĉ se vi aldonas pli.

Plibonigu vian ludan sperton en la retumilo

Danke al nia teĥnologio, ni nun povas ruli 3D ludojn je preskaŭ la originala rapideco. Tiel Firefox liveras eĉ pli da povo al retaj ludoj. Nia pova retumilo reduktas atendojn, rapidigas «ping» kaj optimumigas retajn ludojn ĝenerale, per pli rapida kaj malpeza retumo.