La nova Firefox

Konatiĝu kun Firefox Quantum.

Bonfare rapida.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox, sed vi povas provi unu el la jenaj versioj:

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Via sistemo ne plenumas la postulojn de Firefox.

Bonvolu sekvi tiujn ĉi instrukciojn por instali Firefox.

Privateco de Firefox

Kio estas nova?

  • Pova, nova motoro, farita por fulmrapida efikeco.
  • Pli bona, pli rapida ŝargado de paĝoj, kiu uzas malpli da memoro.
  • Rava fasono kaj trajtoj por inteligenta retumo.

“Pli rapida kaj eĉ pli minimumisma, Firefox Quantum igas Chrome askpekti antikva.” — (Ciferecaj tendencoj)

Ekrankopio de la refasonita paĝo de Firefox por novaj langetoj.

Duoble pli rapida

Ĉu nekredeble pova retumila motoro? Markita. Ĉu malpli da atendo dum paĝoj ŝargiĝas? Ankaŭ, markita. Ricevu la ĝisnune plej bonan Firefox.

30% pli malpleza ol Chrome

Malpli da memoruzo signifas pli da loko por ke via komputilo flue plu funkciu. Viaj aliaj programoj dankos vin.

Flua retumo

Ĉu vi malfermis 10 aŭ 1000 langetojn, iri de unu al la alia per Firefox estas pli rapide ol iam ajn antaŭe, danke al ĝi nova, respondema motoro.

Ekrankopio de Firefox, kiu montras plurajn samtempajn malfermitajn langetojn kaj retumilajn fenestrojn.

Ĉu vi pretas ŝanĝi retumilon? Kalkulu je ni.

Tuj importi viajn retajn datumojn kaj viajn plej ŝatatajn retejojn el iu alia retumilo.

  • Legosignoj
  • Aŭtomata plenigo
  • Pasvortoj
  • Historio

Serioze privata retumo

La plej pova reĝimo de privata retumo, kun aldonita protekto kontra spurado.

  • Privata retumo

    Firefox blokas retajn spurilojn du vi retumas, kaj ĝi ne memoros vian historion kiam vi finos la seancon.

  • Protekto kontraŭ spurado

    Kelkaj reklamoj havas kaŝitajn spurilojn kiuj sekvas vin en la reto. Ili estas malĝentilaj, ni scias. Tial niaj povaj iloj rekte haltigas ilin.

  • Pli rapida ŝargado de paĝoj

    Per blokado de kelkaj reklamoj kaj skriptoj, kiuj malrapidigas vian retumon, paĝoj ŝargiĝas ĝis 44% pli rapide. Tio estas ja bonega.

Trajtoj de Firefox Quantum

Screenshots

Simplaj ekrankopioj. Prenu kaj dividu ilin rekte el Firefox. Tio signifas ke vi ne plu devos serĉi misterajn nomojn de dosiero en via komputilo.

Pocket

Rekte en la ilara strio, ĝi estas la plej bona solvo por konservi aferojn, kiujn vi vidos poste. Vidu viajn artikolojn, filmetojn kaj paĝojn en iu ajn aparato.

Ludoj kaj virtuala realo

Preta por la venonta generacio de ludoj, Firefox jam subtenas WASM kaj WebVR. Vi ne bezonas instali ion ajn!

Biblioteko

Ŝparu tempon! Trovu en unu loko viajn plej ŝatatajn aferojn, kiel ekzemple kion vi konservis en Pocket, legosignojn, retuman historion, ekrankopiojn kaj elŝutojn.

Personecigaj trajtoj

  • Etendaĵoj

    Personecigu Firefox per miloj da etendaĵoj kiel LastPass, uBlock Origin, Evernote kaj pli.

  • Etosoj

    Igu Firefox sekvi vian animstaton. Ricevu novan aspekton el niaj kategorioj de etosoj, aŭ kreu vian propran.

  • Ilaraj strioj

    Agordu Firefox por vi mem. Trenu kaj faligu trajtojn en kaj el via ilara strio, por facila aliro.

Speguli viajn aparatojn

Flue, senpen, aliru pasvortojn, legosignojn kaj pli. Cetere, uzu nian trajton "Sendi langeton" por senpere dividi malfermitajn langetojn inter komputilo, poŝaparatoj kaj tabulkomputiloj.

Bildo de dosiero gif, dividita el komputilo al poŝaparato per la trajto

Retumu por la bono

Firefox estas farita de Mozilla, la neprofitcelaj patronoj de sana interreto. Mozilla ankaŭ prizorgas aliajn aferojn, kiel privatecon, misinformon kaj intenca ĝenado. Tion ĝi faras per stipendioj, varbado kaj novaj teknologioj, fasonitaj por igi la reton pli sana.

La nova Firefox

Konatiĝu kun Firefox Quantum.

Bonfare rapida.