Bona por la TTT
Bona por la mondo.

Mozilla ne estas tradicia entrepeno de programado. Ni estas tutmonda komunumo kiu sin dediĉas al la kreado de liberaj, malfermitkodaj programaroj kaj teĥnologioj kiuj plibonigas la retesploran sperton de homoj ĉie. Ni estas programistoj, varbistoj, kontrolistoj kaj apogantoj el la tuta mondo kiuj laboras por certigi ke la reto restos rimedo malfermita kaj publike dividita. Ni kredas ke malfermitaj normoj ebligas kaj antaŭenigas elektadon kaj innovadon kaj modernigadon kaj ke ĉiuj, ĉie, rajtas havi la plej sekuran, rapidan kaj bonan retesploran sperton.

Niaj premiitaj, malfermitkodaj programaraj produktoj kaj teĥnologio estas oferataj senpage al homoj en la tuta mondo en pli ol 40 lingvoj.

La sidejo de Mozilla troviĝas en Mountain View, Kalifornio kaj regionaj oficejoj troveblas en Auckland, Pekino, Kopenhago, Parizo, Tokio kaj Toronto.